Garcia del Rio nova prezidanto de ENa

HeKo 807 6-B, 9 mar 23

S-ro Juan Garcia del Rio estas la nova prezidanto de Esperanta Naturamikaro: lin elektis unuanime hodiaŭ la ordinara Asembleo de Esperanta Naturamikaro en Malago, anstataŭ la retiriĝinta sen. Julio Herrero, kiu dum pli ol jardeko gvidis la asocion kun granda sindonemo, ĝis longa malsano ekde la pandemia jaro.

Apud la nova prezidanto estas konfirmitaj gec-anoj Perla Martinelli, vicprezidanto; Manuela Blanco, sekretario; Antonio Vázquez, kasisto; Herman Deceuninck, komitatano responda pri la ENa-retejo. Revizoroj en la nova mandato: Giorgio Silfer kaj Julio Herrero.

Giorgio Silfer lasas la komision pri kursoj kaj prelegoj al Juan Garcia del Rio kaj Carlos Spinola, kaj por reprezenti la societon ĉe Naturfreunde Internationale (centralo en Vieno) lin apudos Lorena Bellotti. Ĉe la naturamika junularo (centralo en Prago) niaj reprezentantoj estos Ĥadiĝa Alieva kaj Ariele Baldrati.

La Asembleo ratifis, kun kelkaj amendoj, la reglamenton pri la Kataluna kaj Baleara sekcio de ENa, koincida kun la Formiketoj (organiza teamo de NAKSE). Por du el la kvin provincoj (nome Barcelono kaj Ĝirono) la delegitoj estas konfirmitaj: c-anoj Rubén Fernandez respektive Antoni Vidal.

La Asembleo aprobis ankaŭ la kunlaboron de ENa kaj PEN, okaze de la mondkongreso 2024, kiu ekos el Barcelono kiel krozado tra la okcidenta Mediteraneo.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.