Gbeglo petas reformi la UEA-elektosistemon

HeKo 332 9-A, 25 jun 07

En publika cirkulero al la Komitato de UEA, c-ano Koffi Gbeglo (togolanda forumano ĉe la Esperanta Civito kaj togolanda A-komitatano ĉe UEA) forte kritikas la elektosistemon de la Asocio. La kritiko originas el la kroata konflikto ĉirkaŭ f-ino Marija Beloŝeviĉ, oficiale rekomendita kandidato por la estraro. Jen la teksto de c-ano Gbeglo.

* * * * *

Karaj gekolegoj,

En tiu ĉi afero pri Marija kulpus nek la kroatoj, nek la elekta komisiono, sed nur la elekta sistemo en UEA. Kial ne estu alternativaj kandidatoj?

En la unua raporto de la elekta komisiono, estis pli da kandidatoj. Kial oni ne donu la okazon al la komitato elekti mem la membrojn de la estraro kiel tio okazis en 2004. Sur kiuj kriterioj baziĝis la elekta komisiono por elimini Maritza, Amri, Yves Bellefeuille, ktp?

La elekta komisiono devus nur pretigi liston de taŭgaj personoj, kaj la komitato elektu inter ili la estraron. Tio estus la vera demokratio ene de UEA. Se la aferoj okazus tiel, certe ne reagus nun la kroatoj kontraŭ Marija.

Tiu ĉi afero devas lecioni al ni: “La elekta komisiono prezentu listojn de taŭgaj kandidatoj, kaj la komitato elektu inter ili la estraron”. Necesas do REVIZII la elektosistemon. Ŝajnas, ke ĝi eksmodiĝas.

Pri la nuna situacio, nenio plu estas farebla. La estraron jam fabrikis la elekta komisiono, kaj la komitato akceptos ĝin tutan aŭ ne. Por la venontaj elektoj oni reviziu la elektosistemon.

GBEGLO Koffi

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.