Giorgio Di Nucci pri la graca UK

HeKo 918 2-A, 22 aŭg 26

Estas multo por diri, por pripensi, por prilabori, post la unua partopreno en la Universala Kongreso de Esperanto de ies vivo. Kvankam mi aktivas kiel esperantisto jam ekde multaj jaroj, neniam mi vidis ion ajn eĉ apenaŭ kompareblan al tiu ĉi sperto: la kvanto kaj diverseco – faka, aĝa, landa, eĉ kontinenta – de la partoprenintoj, la abundo de la programo, la imponeco de la kongresejo, la ĉeesto de famaj kaj elstaraj esperantistoj, kies nomon oni nur aŭdis aŭ legis en libroj kaj artikoloj, kaj ĝenerale la tuta sento de solemneco kaj seriozeco de la evento, vere pravigas Esperanton lingve kaj komunume, donante al la kongresano la impreson, ke ri partoprenas en aŭtenta altnivela homa aktivaĵo, kiun oni kunpartigas kun pluraj centoj (preskaŭ milo) da samideanoj. 

Kiel iu diris pli frue ol mi, la Universala Kongreso estas ja la ĉefurbo de Esperantujo, kaj havas la virtojn kaj malvirtojn de ĉiuj ĉefurboj, malgrandskale: malfacilas amikiĝi aŭ eĉ nur konatiĝi kun ĉiuj, kaj en pluraj momentoj okazas samtempe tiom multe da diversaj programeroj, ke nepre iu maltrafos kelkajn, kiuj povus al tiu interesi – tamen la propono estas tiom varia, ke certe oni eliros de la kongresa semajno riĉigitaj kaj plenigitaj de spertoj, pensoj, sentoj, kulturo, arto, ĉiuspecaj stimuloj, kaj la ĝenerala konscio pri kiom vasta estas la homaro, kaj kiom malmulte ni efektive scias pri ĝi. 

Mi elkore dankas al UEA kaj E@I por ebligi nin travivi tian sperton, kaj povas aserti, ke tio estis mia unua sed tutcerte ne lasta partopreno en UK.

— Giorgio Di Nucci
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.