HeKo 850 3-C, 6 nov 24
La Konsulo kaj la Vickonsulo de la Esperanta Civito elkore salutas c-inon Meta Auld, sincere gratulante pri ŝia atingo de la naŭdekoka jaro en plena mensa lucido, kaj memorante kun admiro ŝian edzon, la grandan poeton kaj didaktikan majstron c-anon William Auld, kiu hodiaŭ estus centjara.
Komentoj
Mi aliĝas al la supra, memorante kun serena nostalgio la belajn tagojn pasintajn kun Meta kaj William, kaj aldonante la personan dankon pro la respondoj de William Auld al ĉi tiuj demandoj en intervjuo de Aleksander Korĵenkov (La Ondo de Esperanto, 1999, n-ro 2). Estas necese fari klarecon en nia literaturhistorio.
La decido de la internacia elektantaro emfazis tri kialojn de la “honorigo”: kandidatigo por la Nobel-premio; giganta projekto Tolkien en Esperanto; prudento kaj volfirmo en la kazo La Manto. Bonvolu komenti ĉiun el ili.
La afero La Manto prezentas malluman flankon de la esperantismo: personaj atakoj kontraŭ valoraj kaj laboremaj “samideanoj”. Tiu libro celis atenci la reputacion de Perla Martinelli ŝajnigante, ke la aŭtoro estas ŝi kaj ke temas pri speco de aŭtobiografio. Kaj tiun atencon partoprenis homoj, kiuj sciis tute bone, ke tio estas mensogo! Kaj poste ili rifuzis agnoski tion, kvankam tio estis ilia jura devo! Cetere, pseŭdonimeco en certaj cirkonstancoj estas tolerebla (ekzemple ĉe Zamenhof) — sed kiam aŭtoro kaŝas sin pseŭdonime por sin savi de pravaj riproĉoj kaj eventualaj reagoj, tio estas anonimeco kovarda kaj poltrona. Tiu tuta afero estas hontindaĵo en nia movado, kaj feliĉe mi ne estas la sola, kiu protestis.
Al kiu(j) vi donus via(j)n voĉo(j)n, se vi estus elektanto [de la Esperantisto de la Jaro] ĉi-jare?
Al Giorgio Silfer, pro la gravaj sukcesoj ĉe la tutmonde gravaj PEN-kluboj.