HeKo 914 3-B, 30 jun 26
Ene de tri monatoj Tanganika Esperanto-Domo en Bujumburo havos novan kortiston, kiu anstataŭos la nunan, c-anon Frederikon Nimubona; ĉi-lasta estas la unua el la neelektitoj de la Verda Listo kaj tial, en kazo de rezigno de unu el la nunaj gesenatanoj, li mem refariĝos senatano.
Sen. Lucien Kagina estas preparanta sin al la eventuala enpostenigo kiel legacia asistanto; tiucele estas planata lia 30-taga vizito en Eŭropo, kiu inkluzivus lian partoprenon en la Parlamenta sesio okazonta en Malago, 13 oktobro 2026.
C-ano François-Mauriack Nunda, nuntempe en eŭropa lando pro lingvostudado, estas revenonta al Afriko.
— AEI-prezidanto