IIC omaĝis al sia honora prezidinto

HeKo 764 6-B, 29 maj 21

Alessandro Bausani estus hodiaŭ centjara: la jubileon celebris, flanke de la esperantistoj, nur Itala Interlingvistika Centro, per kvalite alnivela studotago, al kiu kontribuis gec-anoj Giorgio Silfer, Sacha Giordano kaj Lorena Bellotti, krom Julio Savi, prezidinto de la Nacia Spirita Asembleo de la Bahaanoj en Italio

En sia omaĝo al prof. Bausani (aperonta en “Literatura Foiro”) c-ano Silfer emfazis lian historian rolon kiel patro de planlingvistiko en Italio, multe pli frue ol manifestiĝis Umberto Eco, kaj ankaŭ lian avangardecon pri la aziecaj trajtoj de esperanto, multe pli frue ol manifestiĝis Claude Piron.

La preleganto esploris ankaŭ la rolon de Bausani inter bahaismo kaj esperantismo, distingante ĝin de Lidja Zamenhof unuflanke, de Hermann Grossmann kaj Adalbert Muehlschlegel aliflanke. Bausani estis nek la grava esperantisto kiu konvertighis al bahaismo nek la eminenta bahaano kiu lernis esperanton: li estis sciencisto kun religiaj interesoj, kaj en tiu rilato inter scienco kaj religio li trovis esperanton.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.