La moto de la ĵus elektita papo Leono la 14a, In Illo uno unum (“En lia unueco oni estas unu”), prenita el la prediko de Aŭgusteno pri Psalmo 127, emfazas unuecon en Kristo kiel fundamenton de la eklezia komunumo. Ĝi kontrastas al la antaŭa moto de Francisko (Miserando atque eligendo), sed ankaŭ invitas al komparo kun aliaj simbolaj frazoj ligitaj al transnaciaj idealoj.
La Esperanta Civito, influita de raŭmismo, adoptis la moton E pluribus ultra (“el pluraj, transen”) – variaĵo de la usona E pluribus unum (“el pluraj, unu”). Dum la origina frazo simbolas unuigon, la aldonita ultra aludas al paŝo trans naciaj limoj, kreante novan identecon por la unuiĝo de establoj kaj individuoj per konstitucia pakto. Tio koheras kun la raŭmismo, kiu rigardas lingvon ne nur kiel komunikilon, sed kiel kulturan bazon por “diaspora popolo” kies membreco estas libere elektita.
Dum In Illo uno unum havas siajn radikojn en la kristana mistiko de sanktulo enterigita en Pavio, kaj E pluribus ultra en la laika idealismo, ambaŭ reflektas la homan sopiron al translima, unueca aparteno. Similaj inspiroj venas el la kredoj bahaa kaj oomota – Unu Dio, Unu Mondo, Unu Interlingvo estas la fama devizo de la japana skolo.
Legu la tutan artikolon en “Heroldo de Esperanto” n-ro 2365
(Giacomo Comincini, vickonsulo pri informado)