Inaŭgurita la Centro de Dokumentado pri Esperanto

HeKo 841 5-A, 21 jul 24

La magistrato de Subirato inaŭguris 6 julio 2024 en Sankta Paŭlo de Ordalo (Katalunio) la Centron de Dokumentado pri Esperanto, en ĉeesto interalie de la invitita c-ano Rubeno Fernández, vickonsulo pri bibliotekoj kaj arĥivoj. La municipa retpaĝo tiel priskribas la eventon en la kataluna:

“Temas pri muzea propono prezentanta selekton de objektoj el la kolekto de apotekisto kaj eminenta esperantisto, Lluís Hernández Yzal, fondinto de la unua muzeo en la tuta hispana ŝtato dediĉita al la lingvo esperantista, la “Hispana Esperanto-Muzeo”, en 1968.”

“La Centro de Dokumentado pri Esperanto inaŭguriĝas kiel ekspozicia spaco kun diversaj facetoj de disvastiĝo pri la kultura movado de esperanto, ĝia universala eĥo kaj, konkrete, ĝia influo en la kataluna socio kaj la medio de Subirato.”

“La nova kultura ekipaĵo ekfunkcias per konstanta ekspozicio de selektaĵo el la kolekto Lluís Hernández Yzal, konservata en la Historia Arĥivo de la Municipo.”

Fine de la Naturamika Kultursemajno en Esperanto, organizita de Esperanta Naturamikaro, 26 oktobro 2024, eblos viziti la Centron de Dokumentado, kiu ekde 2025 estos malfermita en ĉiu kvara sabato de la monato.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.