Indiĝenaj lingvoj: du strategioj en Esperantio

HeKo 842 5-A, 31 jul 24

Fine de la 1990aj estis lanĉita la ĝis nun plej interesa projekto por la uzo de esperanto en rilato kun indiĝenaj lingvoj. Ĝin iniciatis privata lernejo en Nederlando kaj subvenciis nederlanda ministerio. Temis pri la instruado de esperanto al dekoj da aktivuloj por indiĝenaj rajtoj, kiel vehikla lingvo.

La projekto sukcesis la unuan jaron, kaj la Universala enmiksiĝis por ludi rolon, eble eĉ legitimi ian patrecon pri la ideo. Tiu “aŭspicio” ne portis la bonan ŝancon, ĉar dum la dua jaro la sama ministerio rifuzis la subvencion, kaj UEA bruligis siajn fingrojn, alpruntante rimarkindan sumon (krom eraro, kvardek mil guldenojn), kiun la privata lernejo ne redonis.

Plendo de eksestrarano Koffi Gbeglo, kiu akuzis la tiaman direktoron Osmo Buller pri “misuzo de konfido”, kadukiĝis danke al decido de la UEA-Komitato en Florenco, kiu sanigis la situacion transformante la prunton al donaco, nome al mono por Sankta Neredono.

Tute senpage (eĉ male, ricevante honorarion pro sia interveno) agis la Esperanta Civito per c-ano Giorgio Silfer en 2018, starigante rilatojn kun INALI en Meksiko. Organize helpis la Esperanta kaj la Meksika PEN-Centroj.

Simile laŭ financa vidpunkto (pagita invito) la Civito agis en majo 2019 ĉe Festivalo pri Indiĝenaj Popoloj en Italio. Organize helpis la Esperanta kaj la itala naturamikaroj.

En Nov-Jorko, 9 junio 2024, UEA “okazigis oficialan kaj prestiĝan “Flankan Aranĝon” de la Altnivela Politika Forumo (HLPF) de Unuiĝintaj Nacioj. HLPF estas la tutmonda jarkunveno de UN por taksi progreson pri la Celoj por Daŭripova Evoluigo (CDE).” La evento “kunvenigis sciencajn fakulojn en la studkampo de lingvaj rajtoj, gvidantojn de indiĝenaj komunumoj, kaj civilsociajn reprezentantojn kiuj aktive laboras ĉe la bazo”, sub la prezido de prof. Francis Hult, kun enkonduko de prof. Humphrey Tonkin, respektive prezidanto kaj vicprezidanto de la Komitato de NROj pri Lingvoj.

Du strategioj estas krokizitaj: unu ĉe la ĝenerala publiko, kunlabore kun efektivaj indiĝenoj, alia ĉe UN, kunlabore kun internaciaj neregistaraj organizoj. La tempo montros, kiu rezultas pli efika.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.