Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” invitas al partopreno en EKRA-2011, la dudekunua Internacia Literatura Konkurso pri poezio kaj humuraĵoj originale verkitaj en esperanto, je libera temo. La verkoj ne devas esti ĝis nun publikigitaj en periodaĵoj, partoprenintaj en aliaj konkursoj aŭ afiŝitaj en Interreto.
Verkojn por la konkurso, subskribitajn per pseŭdonimo, oni sendu en tri ekzempleroj al la organizanto: Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”, str. Sv. Kliment 36 ap. 1, BG-7200 Razgrad, Bulgario. La nomo kaj la adreso de la aŭtoro estu en aparta fermita koverto surskribita per la sama pseŭdonimo.
Eblas sendi verkojn por la konkurso ankaŭ rete, al la retadreso <ekra_razgrad ĉe mail.bg>, kaj la nomojn, adreson kaj la uzitan pseŭdonimon, per alia retmesag^o, al la retadreso <esperanto_razgrad ĉe mail.bg>.
La ĵurio kunsidos 9 junio 2011. La premioj estos esperantaj libroj kaj diplomoj. Premiitaj verkoj aperos en la revuo “Literatura Foiro” kaj en la bulteno “Esperantista Tribuno”. La anonco de la rezultoj kaj la premiado okazos kadre de la esperanta kultura festo “Abritus-2011” (tradicie organizata kunlabore kun la revuo “Literatura Foiro”) en Razgrado, 10-12 junio 2011.
Internacia Literatura Konkurso EKRA-2011
HeKo 468 3-B, 19 jan 11