ISEB kun fokuso al la cent jaroj de PEN Internacia

HeKo 767 2-B, 6 jul 21

PEN Internacia realigis aŭdvidan ekspozicion okaze de sia centjariĝo. Niaj delegitoj ĉe la Asembleo (gec-anoj Giorgio Silfer kaj Chiara Macconi), kun la helpo de c-ino Lorena Bellotti pensis proponi ĝin (senpage) al grava nacia literaturfestivalo en Alta Italio, kiu tamen rifuzis la proponon.

La investo estis tuj proponita al alia lando, aŭ prefere al Esperantio mem: la ekspozicio povus okazi kadre de la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko (18-24 oktobro 2021) en Budapeŝto, kunlabore kun Fajszi Amika Rondo kaj la orienta legacio de la Esperanta Civito.

Al la ekspozicio aldoniĝus nuanco hungara-esperanta, ĉar la verkistoj de “Nyugat” fondis la Hungaran PEN kaj samtempe en PEN-kongresoj subtenis esperanton. Gravaj dokumentoj pri tio estas konservataj ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.