Jam kvin kandidatoj por tri kortumaj postenoj

HeKo 664 2-C, 7 nov 17

La Forumo de la Esperanta Civito renovigos la Kortumon por la mandato aprilo 2018 — aprilo 2020 la venontan monaton, laŭ alvoko jam dissendita la pasintan aŭguston.

Ĝis nun kvin gecivitanoj kandidatas por la tri postenoj de kortumano: Giuseppe Campolo, Hilary Chapman, Moresson Feïdangaï, Andrés Martín kaj Tiziana Rogora.

La forumanoj rajtas liveri pliajn kandidatigojn por la arbitracia instanco ĝis 30 novembro 2017.

(HeKo 664 2-C, 7 nov 17)
     
     
   

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.