Japana establo, baldaŭ fondota

HeKo 899 5-A, 4 jan 26

Kian spacon okupis la esperantlingva komunumo en la intelekta historio de la nuntempa Japanio, dum la epokoj Meiĝi kaj Tajŝo (1868-1926)? Kaj kiamaniere festi la centan jarrevenon de tiu 1926, kiam la etoso vajmara de la nipona liberalismo subiris kaj anstataŭe erao de militismo kaj naciismo leviĝis en la azia imperio?

Responde al tiuj demandoj la subskribinto kaj d-ro Filippo Pedretti, esploristo pri Zen-budhismo ĉe la fama Komazaŭa-universitato de Tokio, baldaŭ starigos propran societon, dediĉitan al esploro pri tiuj temoj, ĉiam kun atento al la rolo de esperanto en Japanio. Multaj projektoj la jam menciitan flankos: ekzemple, oni planas serion da eventoj kaj artikoloj pri la tradukado en esperanton de tekstoj de la grava bikŝuo Doŭgen (1200-1253). Poste, sekvos laboro pri monaĥo Ŝibajama Zenkei (1894-1974), fondinto de Japana Budhana Ligo Esperantista, cele al realigo de monografia eldonaĵo.

La establo sin engaĝos kun la internacia akademia medio kaj uzos, kiel ĉefajn laborlingvojn, la japanan, esperanton kaj la anglan. Jam, flanke de la du kundirektoroj, anoncis sian intereson partopreni deko da intelektuloj, kaj japanoj kaj eksterlandanoj. Sub la nomo de Instituto Kinsecu (Kinsetsu Kenkūjo, japane), reference al budhologia esprimo, kaj kun la ideogramo 望 (“espero”) kiel simbolo, la societo estos probable dusideja, ĉar aktiva kaj en Japanio kaj en Eŭropo.

Kiam ĝi estos formale registrita, laŭ la ĵus aprobita Direktivo Barikumutima, Instituto Kinsecu certe petos la aliĝon al la Pakto, pri kiu voĉdonos la Forumo de la Esperanta Civito. Se aprobite, temos pri la unua orientazia establo de la konsorcio.

— Giacomo Comincini

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.