La organiza teamo de la proponita PEN-mondkongreso en formo de krozado kunsidis hodiaŭ en Budapeŝto ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito, sub la prezido de la teamkunordiganto, c-ano Giorgio Silfer. Alestis la tuta Komitato de Esperanta PEN-Centro (gec-anoj Silfer, Mihalkov, Kirova), la vicprezidanto kaj la sekretario de Esperanta Naturamikaro, nome c-inoj Perla Martinelli respektive Manuela Blanco, kaj kun c-ano Ruben Fernandez fakte preskaŭ la tuta Kapitulo. El la organiza teamo partoprenis ankaŭ c-ano Alessio Giordano.
Ĉi-lasta raportis pri la situacio kiun li renkontis dum la packomitata konferenco en Bledo, kaj c-ino Blanco raportis pri la rilatoj kun la ŝipkompanio, nome de la kongresa buroo de la Esperanta Civito. C-ino Martinelli esprimis sian amarecon pro la misfunkciado de Londono, kiu preferis al la nia fiaskontan kongreson en Ĉilio kaj lastminute aranĝas surogaton en Oksfordo anstataŭ konsideri nian proponon.
La kunsido decidis unuanime ke: a) la krozado okazos sur la okcidenta Mediteraneo en oktobro 2025; b) la krozado celebros la centjaran jubileon de PEN Internacia kiel regiona konferenco, se Londono ne aprobos mondkongreson; c) la krozado inkluzivos la kvaran NaturAmikan KulturSemajnon kaj eventuale la 14an Kulturan Esperanto-Festivalon; d) la teamo komencos varbi aliĝojn kaj en Esperantio kaj en la PEN-cirkvito, sendepende de la okazigo de mondkongreso; e) la teamo vastiĝas al gec-anoj Fernandez (fokuso al la kataluna PEN kaj lokaj aŭtoritatoj/amasmediaj komunikiloj) kaj Kirova (asisto por la administrado; f) la retejo kun aliĝilo estas ekpreparota de c-ano Giordano jam ĉi-printempe; g) c-ano Silfer kunordigas sondadon ĉe unuopaj PEN-centroj.