Julio Baghy en la unua esperanta legorondo neŭŝatela

HeKo 862 5-B, 25 jan 25

Vaka seĝo por Julio Baghy en la unua ĉi-jara legorondo, organizata de Kultura Centro Esperantista ĉe la interkultura Bibliomonde en Neŭŝatelo, 28 januaro 2025. Fakte KCE prizorgas tiun iniciaton je la kvara mardo de ĉiu monato, alportante ĉiam novan libron por la esperanto-fako de tiu unika biblioteko.

La legorondo altiras homojn eĉ de aliaj landoj, sed neniam de Neŭŝatelo mem: probable la neŭŝatelaj esperantistoj konsideras sin jam literature tro kleraj. Al la interesatoj kiuj dezirus alesti, sed pro ajna kialo ne povas, ni rekomendas tajpi la vorton Baghy en la sekcio SERĈU de ĉi tiu retejo, kaj viziti la virtualan libroservon de KCE, pli kaj pli vastan.

De Julio Baghy vi trovas en ĉi tiu retejo ankaŭ poemon adaptitan kiel kanzonon. Tiu poemo sintezas la personecon de la Vagabondo: Al hejm” sopiri ekster hejma ter” / sed hejme sklave revi pri l” liber”.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.