Kalendaro de la kurso pri konstitucia juro

HeKo 906 5-B, 9 apr 26

Sub la aŭspicio de la Esplora Instituto de Esperantologio, la kurso pri la Konstitucio de la Esperanta Civito gvidota de c-ano Giacomo Comincini estas anoncita por la sekvaj datoj: 19 kaj 26 majo 2026, 1, 5, 9, 12, 16, 19, 23, 26 junio 2026, je 16h00-17h30 CET. Dum tiuj datoj la docento loĝos en Japanio, tial li mem instruos je 23h00-00h30.

La telematika kurso estas la unua iniciato kadre de arĝenta jubileo, kiu komenciĝos 2 junio 2026 (promulgado de la Ĉarto de Sabloneto) kaj finiĝos en februaro 2027, memore pri la unua parlamenta sesio en Loklo. Ene de tiu jubileo gravos la 15a de decembro, dudekkvina datreveno de la unuaj elektoj al la Senato.

Informas: institut [ĉe] esperantio [punkto] net (institut[at]esperantio[dot]net)

— EIE
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.