Katalunisma defio tra la TEJO-Komitato

HeKo 917 4-B, 14 aŭg 26

TEJO formale esprimas sian subtenon al la akcepto de Kataluna Esperanto-Asocio kiel Landa Asocio de UEA” konkludas rezolucio proponita de Kataluna Esperanto-Junularo al la Komitato de la junulara sekcio de UEA, subskribita de Pol Jimenez Isach.

Se aprobita, la rezolucio estus plia tegolo sur la kapon de la UEA-Estraro, kiu jam de jardeko akrobatas inter la aspiro (laŭ iuj, pretendo laŭ aliaj) de katalunistoj havi du landajn asociojn en Hispanio, kion kontraŭas Hispana Esperanto-Federacio.

En la Esperanta Civito tia problemo ne ekzistus, ĉar KEA rajtus peti la aliĝon al la Pakto, same kiel faris aliaj regionaj establoj. Sola dubo estas ĉu la Forumo akceptus la katalunisman asocion, kongrue kun direktivo Barikumutima; probable jes, malgraŭ negativaj spertoj de Esperanta Naturamikaro kun la KEA-estraro (kaj ĝia konsekvenca decido ne plu investi en Katalunio).

Legu pli en “Heroldo de Esperanto” n-ro 2390

— HdE-redakcio
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.