Katalunoj dementas kalumnion de Camacho

HeKo 334 2-A, 14 jul 07

En memintervjuo kiun li proponas al diversaj redakcioj, Jorge Camacho Cordón kalumnias interalie la Internaciajn Florajn Ludojn “skandale manipulitaj”. Nome de la organizanto de IFL, Kataluna Esperanto-Asocio, reagas Hector Alós i Font:

Mi povas certigi, kiel sekretario de la organizinta asocio, ke la aljuĝo de la premioj, laŭlonge de pluraj jardekoj, strikte sekvis la publikigitajn regularojn, kiuj certigis plenan anonimecon de la partoprenintoj.

Ĝis nun la dementon de KEA publikigis “La Ondo de Esperanto”, sed ankoraŭ ne aliaj kiuj aperigis la saman memintervjuon, kiel la organo de UEA.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.