KCE adiaŭas s-ron Claude Gacond

HeKo 851 7-B, 18 nov 24

Unu el la du ankoraŭ vivantaj kunfondintoj de Kultura Centro Esperantista, s-ro Claude Gacond (1931[1952]-2024), mortis hieraŭ en ĉaŭdefona kadukulejo. Profesie elementa instruisto, li estis politike aktiva en la socialista partio, kiun li reprezentis en la kantona Parlamento dum sia junaĝo.

En Svislando kun sia edzino, s-ino Andrée Giroud, li aktivis dum longa tempo por la esperanta kulturo kaj la interlingvistika scienco. Redaktoro kun ŝi ĉe Svisa Radio Internacia ĝis la ĉeso de la kurtonda radiofonio en Berno, redaktoro de iamaj enlandaj gazetoj, praktike dumviva arkivisto de CDELI, administrinto de iama privata banko (fondumo Gastejo Edmond Privat), didaktika metodikisto kaj direktoro (1969-1991) ĉe KCE. Almenaŭ ĉi-lasta ŝajnas, el liaj du plu ekzistantaj iniciatoj, tiu kun sekura destino.

Li prave konsideris sin disĉiplo de Edmond Privat, kaj certe li kontribuis gardi la aktualecon de la penso de la granda Ĝenevano, kies kulturan heredaĵon li flegis kiel mondfederisto. Tio estis eble lia plej grava kulturpolitika atingo.

Kultura Centro Esperantista kondolencas al la vidvino.

Komentoj

Tim Owen

Ho, mi nun vidas, ke mian longtempan planon «iam» manpreni sinjoron Gacond mi neniam plenumos. Mi sendas miajn kondolencojn tra vi al la tuta amikaro de tiu grandioza sindediĉemulo.

sen. Anna Bartek

Mi kondolencas pro la forpaso de Claude Gacond, Li ripozu en paco.

c-ano Dieter Rooke

En jaro 1982 mi esperantiĝis en KCE danke al kurso gvidita de C. Gacond — li semis konstante — ne laciĝinte kaj edukis S-anojn .
Sepulto okazos 21 novembro 2024 je 11h00

c-ano Alessio Giordano

Mi renkontis Claude Gacond dufoje. Unuafoje estis en CDELI, en 2021, kiam mi laboris kiel redaktoro de Itala Enciklopedio Treccani. Li gvidis min tra la biblioteko, rakontis ĝian historion, neeviteble ligitan al la sia; el tio originis sufiĉe longa intervjuo kiun mi aperigis en “Heroldo de Esperanto” kaj en Treccani mem, tradukitan. En tiu okazo li ankaŭ provizis al mi materialojn por la tiam verkata prefaco al Kurso de ĝenerala lingvistiko, kiuj signife riĉigis mian tekston. Duafoje estis en 2023, en lia hejmo, kie mi estis invitita por trinki teon kun Perla kaj Giorgio, en amikeca etoso. Lasis nin grava esperantisto. Mi kondolencas.

c-ano Rubèn Fernández

Mi havis la plezuron ekkoni lin ankoraŭ viva antaŭ nur du jaroj, esplorante lian kreaĵon, la eksterordinaran CDELI. Ĝis la vera fino Claude Gacond estis larĝanima kaj ekumena, kaj malatentis tendarajn dividojn: li ĝoje kaj gastame bonvenigis min en CDELI kaj respondis al miaj demandoj malgraŭ tio ke mi gastis en Kultura Centro Esperantista, kio igis suspektemaj kelkajn kunlaborantojn liajn. Por li multe pli gravis ke CDELI estu konata, ankaŭ ekster Esperantujo. Danke al lia helpo, inspiro kaj ekzemplo mia magistra tezo pri CDELI ricevis la plej altan poenton. Iru miaj kondolencoj al lia edzino Andrée, elstara esperantistino apud elstara esperantisto.

La redakcioj de "Literatura Foiro" kaj "Heroldo de Esperanto"

Un griot qui meurt, c’est une bibliothèque qui brûle, diris Amadou Hampâté Bâ.

Se mortas esperantologo, estas kvazaŭ tuta arkivo brulus. 
La esperanta popolo havas ĉefe skriban kulturon, sed kondutas kvazaŭ ĝi estus preskaŭ nur parola.

Memore pri sia multjara abonanto kaj kontribuinto.

d-ro Orlando Raola

Mi bone konis Claude, ne persone, sed pro tio ke dum multaj jaroj la elsendoj de Svisa Radio Internacia estis la unusolaj kapteblaj en Kubo, kaj mi ĉiusemajne ĝuis la elsendojn, plejparte liavoĉe. R.I.P.


 

c-ano Giorgio Silfer

En frosta mateno okazis la funebra ceremonio. Ĉeestis multaj geparencoj, sed nur deko da esperantistoj, kaj parolis neniu reprezentanto de la partio aŭ socikulturaj movadoj kie membris Claude Gacond. De eksterlando ŝajne venis neniu. Post pli frua demando al la vidvino, ĉu ŝi deziras ke mi proponu oracion, ŝi adresis min al telefona numero, kie mi lasis mesaĝon vane. Pastoro evitis homilion, nur koncizan biografion kiu prilumis ĉefe la junaĝon. La vicprezidanto de la Amikaro de CDELI (la prezidanto ne venis) prelegis en esperanto, kun postinterpretado al la franca. La parolado ja bone farita, sed temis ne pri oracio, nur precipe rememorado de personaj pozitivaj spertoj kun la forpasinto. Pro la ekstera frosto, interne la societa malvarmo aspektis eltenebla. 

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.