KCE havas nenian responson pri CDELI

HeKo 847 3-B, 2 okt 24

La Komitato de Kultura Centro Esperantista informas ke KCE havas nenian responson pri Centre de Documentation et Etude sur la Langue Internationale, fako de la urba biblioteko de Ĉaŭdefono.

Ankaŭ la rilatoj estas minimumaj: okaze de aranĝoj en la Esperanto-Domo, KCE helpas gastojn kaj studantojn viziti CDELI, ofte fermitan. La inverso (vizitantoj de CDELI instigataj iri al la konstante alirebla KCE) tute ne okazas.

En marto 2024 la tiama prezidanto de KCE, c-ino Perla Martinelli, sendis registritan leteron al la direktoro de la biblioteko, kun kopio al la prezidanto de la Amikaro de CDELI, por komuniki ke KCE pretas akcepti por sia lerneja biblioteko esperanto-librojn (ne en aliaj planlingvoj) forĵetotajn de la biblioteko mem. Neniu respondis.

Konsiderante la supran, oni ne atendu helpon de la stabo de KCE, okaze de la baldaŭa transloko de la CDELI-materialo al konstruata nova arkivejo.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.