KCE-Komitato ordinare kunvenis

HeKo 574 9-B, 18 maj 15

La Komitato de KCE kunvenis en pleno hieraŭ ĉe la Esperanto-Domo en Svislando: ĉeestis ankaŭ la vickonsulo pri klerigado, c-ino Perla Martinelli. Didaktiko kaj lingvotestado estis fakte unu el la gravaj punktoj en la tagordo: ĝi kombiniĝis kun diskuto pri la aktiveco en Afriko — el kio rezultis projekto proponota al afrikaj esperantologoj kaj instruistoj.

Estis diskuto pri la projekto de JARTE — Junalara Arta Renkonto Transnacia en Esperanto (2017) kaj ĝia antaŭa ARTE en Budapeŝto (2016). La Komitato komisiis sian prezidanton, sen. Giorgio Silfer, prepari skemon por la relanĉo de la Esperantologia Fakultato. Krome, c-ino Elisabeth Amstad estas komisiita reprezenti la Centron ĉe la baldaŭa landa konferenco pri kooperado, kun specifa fokuso pri orienta Eŭropo.

Prepare al la Forumo de la Esperanta Civito, fine de junio en Stokholmo, KCE decidis ellabori proponon de direktivo pri la administraj kostoj de la Kortumo kaj, laŭeble kun Fajszi Amika Rondo, proponon de rezolucio pri (J)ARTE.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.