La Komitato de Kultura Centro Esperantista kunsidis hieraŭ, en alesto de ĉiuj kvin gekomitatanoj, sub la prezido de c-ano Stano Keable, pro la ordinara ĉiumonata konsultado.
La delegacio partoprenonta la baldaŭan ALTE-konferencon en Lisbono informis, ke KCE havos dekminutan prezenton en la pleno pri sia aktiveco, specife la projekto proponita al KdE. La kostojn de la misio por du personoj kovras subvencio de amika establo.
La sekretario ilustris la programon afiŝitan en LF 344 kaj HdE 2381. La Komitato ĝoje konstatis la kreskon de la esperantologia kursaro kaj ĝenerale la kreskon de la iniciatoj.
Pro Esperanto kiel domflega regio raportis pri la vizitoj de la entreprenistoj komisiitaj pri la transformoj en la Domo. La vicprezidantino ripetis sian voĉon kontraŭan al la ŝanĝo de la fenestroj, kiu minusvalorigus la domon. Aliflanke kaj la banko kaj la asekurkompanio konfirmis ke tiu modernigo altigus la valoron de la domo, pro la estonta ŝparo de hejtokostoj.
La sekretario kontaktis skribe la Regionan Labor-Oficejon kaj rendevue la Asocion de Volontulado. La unua povus disponigi la tutan salajron dum dek du monatoj por senlaborulo almenaŭ 50-jara kiu elĉerpis la asekuran rajton. La dua eble trovus gaĝon disponeblan senpage por ordigi bibliotekon kaj libroservon, aŭ por ĝardenumi.
Ĉiu eliranta komitatan(in)o konsentas rekandidati por la Komitato 2027-29, elektota de la Asembleo komence de majo. C-ano Silfer tamen rezignas pri la posteno de sekretario: konsentus resti kiel ekonomo, eĉ ekster la Komitato mem. La prezidanto favoras la ideon ke la Asembleo ne asignu jam la oficojn, nur elektu la triopan Komitaton, kie oni disdonos la tri statutajn oficojn kaj poste alelektos aliajn du sen statuta ofico. La Asembleo decidos pri la procedura propono de c-ano Keable.
KCE preparas sin al pliaj homaj resursoj
HeKo 924 8-B, 6 nov 26
— KCE-sekretario