HeKo 575 1-C, 19 maj 15
La arbitracia instanco estas la plej antikva en la Esperanta Civito, kreita jam de la Pakto (10 aŭgusto 1998) kaj inkluzivita en la Konstitucio (2 junio 2001) sub la nomo Kortumo. Pro sia sendependeco de la aliaj povoj (ekzekutiva kaj leĝodona) la justica mem difinis siajn internajn normojn. Tio koncernas ankaŭ la administrajn kostojn en kazo de arbitracio.
Lastatempe unu el la kortumanoj rimarkigis ke necesas ĉiukaze parlamenta normo por reguligi la postulon de tiuj administraj kostoj. Pere de sia delegito Elisabeth Amstad, KCE proponas al la Forumo direktivon responde al tiu rimarko.
Kial direktivo (de la Forumo) anstataŭ leĝo (de la Senato)? Ĉar la Kortumon elektas la Forumo ĉiun duan jaron, do ĝi dependas de la asembleo de la paktintoj, la pariteta branĉo de la Parlamento.
Se la Kortumo rajtos postuli administrajn kostojn, la direktivo devos difini ilian framon: kiu valuto? ĉu indice? Probable la tarifoj estos kalkulitaj en spesoj, kaj indicitaj laŭ la kvar areoj de la Monda Banko. Tial, ekzemple, rezigni pri la civitaneco povus kosti unu speson (naŭdek eŭrojn) al persono rezidanta en Francio, kaj nur 12,5 spesetojn (centonojn) al persono rezidanta en Burundio. Simile, la eliro el la Pakto povus kosti ok spesojn por establo registrita en Svislando, kaj nur unu por establo registrita en Togolando.
Estas probable, ke la direktivo proponos la garantian deponon: neniu rajtus eniri la Pakton, sen depono de la sumo necesa por la administraj kostoj de la Kortumo en kazo de eksiĝo (aŭ eksigo). Tian deponon kelkaj jam faris spontane.
La koncernaj kostoj ne rilatus al arbitracio petita de internaj organoj: ekzemple la kazo Rooke, kiu cetere perdis sian senatanecon, sed ne sian civitanecon.