Kial kritiki Unuiĝintajn Naciojn

HeKo 889 1-E 24 sep 25

Unuiĝintaj Nacioj ofte estas institucio kritikata subjektive, de unu aŭ alia partio ne ŝatanta ĝiajn rezoluciojn aŭ geopolitikajn decidojn; sed ekzistas ankaŭ objektivaj kritikoj, pri kiuj foje kulpas la kreintoj de UN, foje UN mem: ni menciu po unu kazo.

UN estas multe malpli demokratia ol Ligo de Nacioj: ĝi estas submetita al la venkintaj potencoj, kies lingvoj estas oficialaj, dum tiuj de la venkitoj ne. Ni aludas precipe al la strukturo kreita post la dua mondmilito, ĝis nun valida, kun kvin ĉiamaj membroj eĉ rajtantaj vetoi. Pri tiu strukturo kulpas la fondintoj (inter kiuj komence mankis ne nur la tri ŝtatoj de Akso, sed ankaŭ Francio, prave konsiderita malamiko, malgraŭ aŭ eĉ spite al gen. De Gaulle). La Sekurec-Konsilio estas vivanta malapliko de UN pri la principo de egal(rajtec)o, deviga pro respekto al la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj. En UN iuj estas pli rajtaj ol aliaj, kaj ekster UN la popoloj sen ŝtata organizo estas malpli rajtaj.

Rekta kulpo de UN estas la influo kaj eĉ premo al la internaciaj neregistaraj organizoj, por ke ili estu tegmentaj organizoj kongruaj al la naciŝtata kartelo. Se Kataluna Esperanto-Asocio ne sukcesis iĝi landa asocio de UEA, ĝi povas “danki” ankaŭ UNon, kiu en ĉiu INRO favoras la principon unu ŝtato — unu landa sekcio. Tio ne gravis por Ligo de Nacioj, kaj apenaŭ gravas en INROj kreitaj antaŭ ol UN: en PEN Internacia la centroj reprezentas literaturojn, kaj ne ŝtatojn; dum Naturfreunde Internationale modifis sian statuton tiel ke ĝiaj federacioj estu nur naciŝtataj — tial forfalis TANEF, kiu povis resurekti kiel Esperanta Naturamikaro ĉar hispana federacio kun du laborlingvoj (kastilia kaj esperanto).

(legu pli en “Heroldo de Esperanto”)

— c-ano Giorgio Silfer

Komentoj

c-ano Marek Bamberski

24a Sep 2025 Mer - 14h23

Mi tre ŝatus legi pri faktoj, kiuj supozeble pruvas, ke la Ligo de Nacioj estis pli demokratia organizaĵo ol UN. Tio ne signifas, ke mi defendas UN. Estas tute male.

c-ano Giorgio Silfer

24a Sep 2025 Mer - 21h29

Fakto 1: Kvankam venkito, Germanio eniris la Konsilion de LdN; ne tuj, sed baldaŭ, en 1926. Tio ne okazis kun UN, kaj ĝis certa jaro eĉ ne eblis la aliĝo al UN, pro la klaŭzo malhelpanta la aliĝon de dividitaj landoj (do ankaŭ Koreio kaj Vjetnamio, dum Ĉinion reprezentis Formozo ĝis 1973, sekve anstataŭis Popola Ĉinio, kaj Tajvano iĝis “ne ŝtato”, ne UN-aliĝrajta, kvankam subjekto de internacia juro!). 

Fakto 2: LdN havis pli da kuraĝo kontraŭ agresantaj membroŝtatoj: sankcioj por Italio en 1935 (pro la invado de Etiopio, eĉ kun uzo de gasoj), eksigo de Sovetunio en 1939 (pro la agreso de Finnlando). UN havis tioman kuraĝon nur unu fojon, en 1950 (invado de Suda Koreio fare de la Norda). Do LdN aplikis sian statuton pli kohere kaj demokratie ol faras UN.

Mi haltu ĉi tie, ne listigante la sukcesojn.

c-ano Marek Bamberski

25a Sep 2025 Ĵaŭ - 10h28

En 1950, UN kondamnis Nord-Koreion ne pro subita, unufoja ekbrilo de kuraĝo, sed ĉar Stalin ordonis al sia sendito bojkoti kunvenon de la Sekureca Konsilio. Usono kaj ĝiaj okcidentaj aliancanoj profitis de tio kaj povis sendi trupojn por helpi Seulon sub la UN-standardo. Ĉi tiu leciono instruis al la sovetianoj, kaj nun al la rusoj, ĉiam ĉeesti la Konsilion de Sekureco de UN malgraŭ vojaĝmalfacilaĵoj al Novjorko kaj usonaj vizaj limigoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.