Kiu deziras normalan salajron en Alta Italio?

HeKo 720 5-B, 28 okt 19

Esperanta Naturamikaro ricevis la inviton okupiĝi pri granda naturamika domo en Alta Italio (kvardeko da litoj). La domo situas en bela parko, apud turisme grava urbo. Necesas personaro (kiu estus normale salajrata) kaj ne enorma komenca kapitalo.

Pri la dua neceso zorgus fondumo Pro Esperanto, kondiĉe ke aperu (relative) junaj homoj kiuj estus interesataj pri la laboro. Se vi situas en ĉi tiu kategorio, bonvolu tuj skribi al: naturamik [ĉe] esperantio [punkto] net (naturamik[at]esperantio[dot]net)

La prefero estos donita al personoj kiuj havas (aŭ petas) la esperantan civitanecon.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.