Komunikado kaj informado kun Wunsch-Rolshoven

HeKo 653 2-C, 26 jul 17

Mag. Louis Ferdinand von Wunsch-Rolshoven, prezidanto kaj afergvidanto de EsperantoLand en Berlino, estas unu el la plej kompetentaj pri komunikado kaj informado rilate nian lingvon kaj ĝian parolkomunumon, en okcidenta Eŭropo. Nuntempe li zorgas pri ĉi tiu fako ankaŭ kadre de Germana Esperanto-Asocio. 

Liaj lekcioj en la Esperantologia Fakultato de KCE ne evitis la koncepton “varbado” kaj analizis diversajn kondutojn: desuprisme kaj desubisme, finvenkisme kaj raŭmisme. Li enfokusigis la publikajn rilatojn kaj precipe la kontaktojn kun ĵurnalistoj, ĉu persone ĉu per gazetaraj komunikoj.

La kursanoj komparis diversajn statistikajn rimedojn, enprofundiĝis en la leksika konotacio (rilate la tri oficialajn lingvojn de Svislando, uzatajn ankaŭ en ĉiuj najbaraj landoj), alfrontis merkatikajn demandojn. Inter ĉi-lastaj gravis la spertoj akiritaj kadre de Itala Interlingvistika Centro, speciale la “skemo Beltramini” pri fortaj/malfortaj lingvoj. Tre oportuna ankaŭ la studo pri la strategio kiu kondukis Pepsi-Cola al egaligo de la merkato kompare kun Coca-Cola.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.