La Konsulino, sen. Lorena Bellotti, kunvokis al interna telematika konsultiĝo la ĵus formitan Kapitulon, por bone prepari la parlamentan sesion en Malago, kiu estos vokita ratifi ĉiun nomumon.
La kunvokitoj kunsidos skajpe 19 februaro 2025. Ili estas Manuela Blanco (delego pri internaj aferoj), Giacomo Comincini (informado), Rubèn Fernández (bibliotekoj, arkivoj, registro), Alessio Giordano (klerigado), Miroslava Kirova (socialaj aferoj) kaj Giorgio Silfer (financoj). Konsulo kaj Vickonsulo ne bezonas ratifon de la Senato.
Laŭ la art. 19 de la konstitucio, la ekzekutiva povo apartenas al la Konsulo kaj, laŭ ties delego, al la vickonsuloj. Escepte de la elektita Vickonsulo, la ceteraj vickonsuloj, en nombro de maksimume sep, estas nomumitaj de la Konsulo, inter la voĉrajtaj civitanoj. La Konsulo kaj la vickonsuloj konsistigas la registaron, kiu estas nomata Kapitulo. La Senato rajtas postuli ke la Konsulo nuligu la delegon en iu ajn momento al iu ajn nomumita vickonsulo.
Inter la membroj de la nova Kapitulo nur du ne estas senatanoj: c-ano Silfer, la sola pli ol 70-jaraĝa, kaj c-ano Comincini, forumano por Literatura Foiro, nur 25-jaraĝa. El la ceteraj, tri superas sesdek, du estas ĉirkaŭ 50-jaraĝaj, unu 27-jaraĝa. Praktike ĉiu generacio estas reprezentata.