Kunsidis vendrede en la Helvetia Esperanto-Domo c-anoj Comincini kaj Silfer, por taksi la staton de la komunikado de la Esperanta Civito kaj de la unuopaj establoj.
Kun kontento oni konstatis la efektivigon de la teknikaj modifoj al HeKo kaj al ĝia Telegram-kanalo, laŭ la indikoj de la Senato. Same, artikoloj — plejparte instituciaj, historiaj aŭ ĝenerale priskribaj — en Vikipedio kreskis, cele al konsciigo pri la naturo kaj aliro de la konsorcio. Pli interese tamen estis la konstato pri la aŭtonoma evoluo de la unuopaj establoj, aparte en Instagramo. Tiel estas, interalie, en la kazo de Literatura Foiro, kiu inaŭguris lastatempe ambician planon de ĉeesto en la sociaj retoj, kaj de la Instituto Kinsecu, kiu sin preparas por la lanĉo. Tiaj iniciatoj plifortigas la raŭmisman aktivecon tie kie granda parto de nia lingva komunumo, inkluzive la plej junajn generaciojn, troveblas.
Ebleco, pri kiu la vickonsulo pri informado prezentos planon dum la venonta Kapitula kunsido, estas subsidue faciligi la kreadon de apartaj retejoj por la plej aktivaj establoj, ekzemple tiuj kiuj estas membroj de tegmentaj organizoj. Modelaj tiucele estas la retejoj de Literatura Foiro kaj Esperanta Naturamikaro, al kies mastrumantoj la kunsidantaj civitanoj eldiris laŭdajn vortojn.