La 19a Esperantista Krea Esperantista Renkontiĝo “Abritus-2009”, 12-14 junio 2009 en Razgrado, estis dediĉita al la 90-jariĝo de la revuo “Bulgara Esperantisto”. En la debato pri la stato kaj la perspektivoj de la presorgano de BEA partoprenis kvardeko da samlingvanoj el pli ol dek urboj de Bulgario.
Estis anoncitaj la rezultoj de la internacia literatura konkurso EKRA kun partopreno de 11 aŭtoroj. La sukcesintoj en la esperantaj kursoj (nivelo A2) ricevis siajn diplomojn.
Ekskurso al la etnografia muzeo en vilaĝo Topchij, amuzvespero kaj muzika programo en la dimanĉa tago pliriĉigis la programon. Ĉiujare, fine de la printempo, la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” organizas tiun kulturan feston, kiu jam fariĝis tradicio kaj enskribiĝas en la kultura afiŝo de la urbo.