Kunvokita la Asembleo de Afrika Esperanto-Instituto

HeKo 830 9-B, 30 jan 24

La ĝenerala Asembleo de Afrika Esperanto-Instituto estas kunvokita al Bujumburo, ĉe hotelo Amitie”, por lundo 12 februaro 2024 tagmeze. Partoprenos reprezentantoj de ambaŭ kolektivaj membroj (KCE kaj SIPU). Unuafoje ĉeestos por SIPU c-ano Janvier Ndericimpaye, profesie bankisto: li definitive anstataŭas c-anon Abdulrahman Bukuru, migrintan al Popola Ĉinio pro postuniversitata stipendio.

Ene de la raportoj la Asembleo pritraktos la staton kaj statuson de Tanganika Esperanto-Domo, la titoligon de la biblioteko al la karmemora c-ino Marie-France Conde Rey, la renovigon de la Plenum-Komitato, kie alternas prezidanto nomumita de SIPU aŭ KCE ĉiun duan jaron, la rilatojn kun Afrika Centro Esperantista en Lomeo.

La Domo havos novan kortiston ekde 1 februaro 2024, dum la posteno de direktoro, antaŭvidita de la AEI-statuto, restos plu vaka. Necesos ankaŭ nomumi prizorganton de la biblioteko.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.