Kultura Centro Esperantista proponas kurson pri “Historio de la esperanta teatro” en la Esperanto-Domo de Svislando, 11-15 julio 2016. Instruos prof. Giorgio Silfer, kunaŭtoro de “Historio de la esperanta literaturo”. Efektive la skriba referenco de la kurso estos la ĉapitroj 11, 23, 27, 38, 49 de HEL: personoj kies lingva nivelo ne superas B2 prefere legu tiujn ĉapitrojn jam antaŭ ol veni al Ĉaŭdefono.
La kurso disvolviĝos matene, 8h45-12h15, kun paŭzo 10h15-10h45. Sed vespere okazos la projekciado de diversaj filmoj, bazitaj sur teatroprezentoj aŭ kinematografiaj raraĵoj: foje temos pri unikaĵoj, troveblaj nur ĉe LF-koop, kiu pruntos ilin al KCE por la okazo, ekzemple la filmo “Antaŭen” de Jacques-Louis Mahé. Restos sufiĉa tempo por agrablaj promenadoj en la ĵurasa regiono.
En la Esperanto-Domo eblos matenmanĝi, lunĉi kaj vespermanĝi ĉiutage: tri manĝoj tage kostas 35,- CHF (nun ĉ. 32,- EUR). Eblos tranokti en unu-, du- aŭ plurlita ĉambro. La prezoj varias inter 41,- kaj 29,- CHF tage/persone. La kursokotizo estas 120,- CHF: ĝi inkluzivas la uzon de la didaktika materialo (ekz. HEL estas surloke pruntebla, same kiel PIV kaj aliaj vortaroj).
Pliaj informoj kaj aliĝoj: kce ĉe esperantio.net, kaj KCE, CP 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, telefono (41)32 9267407.