Disvolviĝas tre sukcese laŭ la kvalito la 13a Kultura Esperanto-Festivalo, organizita de Studenta Esperanta Ligo kaj Kultura Centro Esperantista, kun la apogo de la kongresa buroo de la Esperanta Civito. Fakte ne nur en Ĉaŭdefono, sed ankaŭ en aliaj urb(et)oj de la neŭŝatela kantono, kiu surprizas la partoprenantojn per siaj kulturaj trezoroj kaj milda vetero.
Krom la konata talento de Kajto en Motiero, hodiaŭ entuziasmigis en Loklo ankaŭ neesperantistojn la fortepiana koncerto de Giorgio Di Nucci kaj la deklamado kun kantoj de Alessio Sacha Giordano el la kaŭkazaj lingvoj. Kaj ravis publikon el (preskaŭ) ĉiu aĝo la pupteatro de Christophe Frank. Morgaŭ atendos nin tabloludoj kun Henrri de Sabates kaj la koncerto de Anjo Amika, en la admirinda kadro de la Antikva Maneĝo, eksa familisterio en Ĉaŭdefono.
Fakte aparte impresa estas la kadro de la diversaj prezentoj, kiel la templo de Loklo kaj la pupteatro La Turlutaine en la horloĝa ĉefurbo. Kaj kompreneble la gastronomio de la Esperanto-Domo: ĉar ne nur la spirita nutrado estas eminenta, en ĉi tiu festivalo.
Rimarkindaj la matenoj, dediĉitaj al la ĉina kulturo, danke al Nan Wang kaj Liqun Chen: eminenta navigado tra interkulturaj demandoj, en plene transnacia medio (nur unu originala sviso ĉeestas, apud ĉinoj, francoj, germanoj, hispanoj, hungaroj kaj italoj).