Kvar verkoj riskas cenzuran malpermeson en Hungario, pro nova leĝo kontraŭ uranisma propagando. Verdire nur du el la kvar aŭtoroj estas uranistoj, kaj la celo de tiuj libroj ne estas propaganda; tamen la komenca frazo sur la dorskovrilo de la unua romano de Sten Johansson sufiĉus por imputi lin: “Marina vivas kun sia edzino Helle kaj la du adoptitaj gefiloj en Malmö, urbo tute en la sudo de Svedio”.
C-ano Giorgio Silfer, kiu realigis la antologion “Verda stelo kaj roza triangulo”, certe prezentos la verkon dum baldaŭa literatura kafejo en Budapeŝto, ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito, ĉar “la loko estas Esperantio, ne Hungario”; sed li supozas ke ne eblos paroli pri ĝi aliloke. Fajszi Amika Rondo pretas helpi por organizi tiun premieron.
Tiaj malpermesoj en la nuna Hungario ne estas unikaĵo, en Eŭropo: simile okazas en landoj de eksa Sovetunio. Laŭ la hungara normo, ĵus aprobita preskaŭ unuanime de la Parlamento: “por garantii la protekton de la infanaj rajtoj, la enhavoj kiuj priskribas la ŝanĝon de genro kaj samseksamon ne estu je dispono de personoj sub la dekoka aĝjaro”.
Kompare kun tradiciaj malpermesoj (ekz. la art. 175 de la germana kodo, abunde aplikita en la Tria Regno kaj valida ĝis la reunuiĝo en 1994), la hungara trafas ne nur virojn, sed ankaŭ virinojn. Ĝis nun aperis protesto nek de LSG, esperantista samseksemula ligo, nek de SAT, nek de UEA.
Tamen TEJO, junulara sekcio de UEA, ĉi-jare aliĝis al la Internacia Tago kontraŭ Homofobio, Bifobio, Interseksfobio kaj Transfobio, “por kontraŭi ian antaŭjuĝon kaj por festi diversecon. Kiel inkluziva asocio, kiu havas la mision disvastigi la lingvon kaj movadon de Esperanto, nia kerna celo estas krei pontojn inter kulturoj, diversaj fonoj aŭ aliaj diferencoj kaj finfine disvolvi sekuran kaj inkluzivan tutmondan socion, kie ĉiu persono povas trovi amon kaj akcepton. Ni kune vokas vin kaj la tutan Esperanto-komunumon akompani nin en ĉi tiu vojo kontraŭ iu ajn malegaleco tra la mondo.”