Dek tri el dudek membroj de Esperanta PEN-Centro donis sian indikon por esperantlingva kandidato al la literatura Nobel-premio. Eblis indiki unu, du aŭ tri nomojn.
La esprimitaj opinioj donis unuan surprizon: nur unu el la dek tri donis sian preferon al Baldur Ragnarsson, eĉ ne sole, sed kun aliaj nomoj. La islanda poeto estas la lasta kiun la vegetanta Akademio Literatura de Esperanto decidis kandidatigi. Evidente la profesiaj verkistoj de PEN havas tute alian opinion, inkluzive de tiuj kiuj membras ankaŭ en ALE.
F-ino Spomenka Ŝtimec plaĉas al sep el dek tri, do la absoluta plimulto. Sekvas István Nemere kun kvin preferoj, Giorgio Silfer kaj Trevor Steele kun kvar, Marjorie Boulton kun tri, Baldur Ragnarsson kaj Abel Montagut kun unu. La prefero por f-ino Ŝtimec estas klara.
La Asembleo de la Esperanta PEN, kunsidanta en Budapeŝto 3 aŭgusto 2016, kun la partopreno de du ne voĉdonintoj, decidis unuanime submeti al la referedumo de la LF-abonantoj kvin nomojn: Ŝtimec, Nemere, Silfer, Steele kaj Boulton. La balotilo situos en la oktobra numero de “Literatura Foiro”: eblos ankaŭ voĉdoni per interreto. Tamen Spomenka Ŝtimec anoncis, ke ŝi ne volas esti submetita al la referendumo, pro lojaleco al Ragnarsson kaj al ALE.
Dum la lasta jardeko la Esperanta PEN kandidatigis ĉiam Marjorie Boulton, paralele al Ragnarsson fare de ALE.
Komentoj
i) Ke prof. Giorgio Silfer estas menciita kiel kandidato por la literatura Nobelpremio, montras, ke li mem havas tiajn ambiciojn kaj ilustras la grandiozan groteskan propran supertaksadon fare de tiu esperantisto.
ii) Laŭ mi, neniu el la menciitaj kandidatoj havas la potencialon por fariĝi premiito de la literatura Nobel-premio, unue ĉar ili tro malmulte verkis, due la kvalito de ilia verkaro ne sufiĉus pro tia premio, trie ili ne estas sufiĉe konataj (sed nur en la Eo-movado). Kvare, la lingvo Esperanto…
iii) Por solvi la dilemon de tiuj homoj, kiuj ĉiujare ripetas la saman bizaran ritualon, mi proponas, ke ili simple elektu sian propran premiiton de la literatura nobelpremio KADRE de la Eo-movado, analoge al La Esperantisto de la Jaro. Tio sufiĉus, kaj tiam eble iliaj bezonoj povus esti kontentigitaj.
i) Ne ekzistas ankoraŭ la kandidato, sed nur kvin nomoj selektitaj de la asembleo de la Esperanta PEN, pri kiuj la LF-abonantaro (do ne Künzli) referendumos.
ii) La Esperanta PEN estas ĉiujare petita de la Sveda Akademio mem proponi sian kandidaton. Same kiel en la Olimpikoj, ne gravas venki, gravas partopreni. Kaj ĉu tro malmulte verkis Nemere, kaj li estus ne sufiĉe konata ekster Esperantio? Estas la malo ambaŭkaze.
iii) Ĉiujare? Okazas tia konsultiĝo nur duan fojon en dek jaroj.
Resume: kvar eraroj en nur tri alineoj ĉe Künzli (cetere, kiam li finfine doktoriĝos?).