Multajn tagorderojn alfrontis hodiaŭ la Komitato de Kultura Centro Esperantista (KCE) dum sia ĉiumonata telematika laborkunsido, kun partopreno el pluralj eŭropaj landoj kaj sub la prezido de c-ano Stano Keable.
La ĉeestantoj voĉdonis favore al komitataniĝo de c-ano Giacomo Comincini, rezulte de kio la direkta instanco de KCE fariĝis kvinopa. La Komitato poste aŭskultis raportojn pri la laboro en ALTE kaj la domflegado de HED, informojn pri la ĉaŭdefonaj atelieroj kaj la ontaj EIE-kursoj, kaj fine detalojn pri konsula vizito al Trento kaj la kleriga aktiveco en Neŭŝatelo. La komitatanoj aprobis ankaŭ subteni la organizajn iniciatojn de Hilelisma Esperanto-Komunumo, kiu pretigas venontjaran konferencon pri la hebrea demando.
Estis fine nomumita dua forumano por KCE: temas pri prof. José Luis Pérez Fuillerat, poeto aktiva en Malago, antaŭvide al tiea parlamenta sesio, okazonta venontsemajne.