La sekretario de Esperanta Naturamikaro informas ke la kvara NaturAmika KulturSemajno en Esperanto (NAKSE) okazos ankoraŭ en Toso-de-Maro (Costa Brava), ĉe la sama tre komforta hotelo, unu semajnon pli frue ol lastfoje: 12-19 oktobro 2025.
Kompare kun la tria, la kvara NAKSE eluzos pli multe la eblecojn de la hotelo, por bonfarto, gimnastiko, ĉigongo, jogo kaj aliaj praktikoj. En la hotelo oni proponas diversajn societajn ludojn, ne nur ĉetable sed ankaŭ en libera aero, kiel kegloj, buloj, minigolfo. Se venus esperantlingva pianisto, li povus ludi ankaŭ por gaĝoj, en la koktelejo kie situas fortepiano (ne transportebla aliloke).
Ni eluzos pli multe la urbon, per novaj iniciatoj lige al promenado: bela precedenco estis ĉi-jare la deklamado de poemoj de William Auld en diversaj pitoreskaj anguloj de perfekte konservita mezepoka kvartalo. Kaj tio eblos ankaŭ en ĝardeno, ĉe inspiraj rodobordoj kaj simile.
Se la tria NAKSE atingis la 27an de la monato kun agrable varmeta klimato (katastrofa pluvego kun inundoj trafis Hispanion poste), pli frua semajno povas signifi varman ciganan someron.
Kaj memoru ke la tarifoj, en NAKSE, estas duonaj ol aliloke en Eŭropo, inkluzive de Universala Kongreso, laŭ proporcio prezo-kvalito.