La Asembleo de KCE arkivis malfacilan jaron

HeKo 641 3-B, 15 apr 17

La ordinara Asembleo de Kultura Centro Esperantista aprobis hieraŭ la raportojn de la Komitato pri la jaro 2016a, kun la miksita sento de malĝojo pro la financaj malfacilaĵoj kaj de ĝojo pro la pliboniĝo ekde la nova jaro.

Partoprenis pluraj apogantoj, interalie la delegitoj de la kolektivaj membroj Esperanta Naturamikaro (Julio Herrero, prezidanto), Esperanta PEN-Centro (Miroslava Kirova, sekretario), Feminisma Esperanta Movado (Marie-France Conde Rey, vicprezidanto) kaj Kooperativo de Literatura Foiro (Anna Bartek, sekretario).

La finance malforta jaro kaŭzis deficiton de preskaŭ dek mil svisaj frankoj, esence pro la neluateco de apartamentoj dum kelkaj monatoj. La revigliĝo koincidas ne nur kun la novaj lukontraktoj, sed ankaŭ kun pli da kultura aktiveco, interalie la lanĉo de la nova monata informilo “La eta Heroldo de KCE”. Ĉi-lasta estos dissendita al la KCE-klientaro kune kun “Heroldo de Esperanto”, ekde kiam Lexus produktos la gazeton. La kapitalo de la kulturcentro daŭre superas duonan milionon da svisaj frankoj.

La plej grava kultura aranĝo en 2017, Junulara Arta Renkonto Transnacia en Esperanto, estis la temo de aparta decido. Sponsorita de la Esperanta Civito, JARTE ricevis la aŭspicion de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. El tiu (unuanima) decido de la TEJO-estraro naskiĝis kampanjo kontraŭ la aranĝo kaj TEJO mem.

La Asembleo analizis la pozicion de ĉiuj personoj implikitaj en tiu diskredita kampanjo, kaj decidis ke al Lee Miller (Usono), Jorge Camacho (Hispanio) kaj Kalle Kniivilä (Svedio) estos rifuzita la eventuala aliĝo al JARTE, ĉar “personae non gratae” ĉe KCE. Efektive Kniivilä estas jam “persona non grata” ĉe FEM ekde 2004, kaj ĉe la tuta konsorcio ekde 2005. La tri menciitoj estas tiuj kiuj allasis sin al la plej kalumnia kaj insulta nivelo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.