La Civitanaro kreskis je preskaŭ dek procentoj

HeKo 625 1-C, 1 dec 16

Sub la kontrolo de la Vickonsulo, kaj kun rezervo de konsento fare de la opozicio en la Senato, hieraŭ kompletiĝis la tria oficiala censado de la Esperanta Civito.

Kompare kun la dua censado, je 30 novembro 2011, la Civitanaro kreskis je ok procentoj, de 401 al 433, el kiuj 397 estas voĉrajtaj okaze de la elektoj por la Senato, 15 decembro 2016.

Laŭ la balotejoj, la distribuo de la elektantoj estas la sekva:
a) altekvatora: 45 (estis 33, +24%)
b) subekvatora: 65 (estis 57, +14%)
c) konga: 20 (estis 20, =)
d) balkana: 32 (estis 34, -5,9%)
e) balta: 33 (estis 29, +13,8%)
f) iberia: 25 (estis 20, +25%)
g) mediteranea: 40 (estis 37, +8%)
h) mezeŭropa: 65 (estis 61, +6,5%)
i) okcidenteŭropa: 38 (estis 37, +2,7%)
k) pacifika: 34 (estis 31, +9,6%)

Hodiaŭ la respektivaj responsuloj de la balotejoj ricevos la koncernajn listojn de voĉrajtaj gecivitanoj.

Statistikaj detaloj post la censado aperos en alia retpaĝo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.