Dum la nuna parlamenta mandato la Esperanta Civito spertis fortiĝon kaj en la kongresa realo kaj en la informa virtualo. La unuan per la multiĝo de eventoj kaj modera, sed konstanta kresko de aliĝintoj; la duan per la kreo de novaj retejoj kaj FB-paĝoj, kaj kompreneble ilia mastrumado.
Oni komencis per la refasonado de la oficiala retejo; oni daŭrigis per la lanĉo de literaturafoiro.com; kaj en decembro debutos Esperanta Kulturservo, komuna virtuala giĉeto por mendi ĉion produktitan en la Civita konsorcio: periodaĵo, libro, disko, kurso, aranĝo ktp, de LF-koop, KCE, ENa, FAR, AEI aŭ aliaj paktintaj establoj.
Nun venis la vico de la sociaj retoj. Ankaŭ ĉi tie, la ekspansio startas per la revuo “Literatura Foiro”, sed la formulo taŭgas por la ceteraj paktintoj. Same kiel nia Kongresa Buroo funkcias subsidue, per konsilado kaj komunaj servoj (ekz. grafikaj), la fakrondo pri informado helpas al la penetro en sociajn retojn kiel konsorcia servo. La paktintoj produktadas, la komuna informa paradigmo helpas por surmerkatigo de la novaj kulturaj varoj kaj servoj.
Tio markas plian diferencon inter la malnova kaj nova Esperantio: dum la unua desupre elpensas gazetaran komunikon aŭ afiŝon, kies tradukon ĝi altrudas al sia nekonsultita bazo, la dua akceptas la iniciatojn de la bazo kaj paradigmigas ilin, ene de konfederacia strebo al koherigo.