La Civito solidaras kun virinoj kontraŭ perforto

HeKo 748 7-C, 25 nov 20

En la Internacia Tago por la Elimino de Perforto kontraŭ Virino manifestiĝas la kruda vero de la nombroj: kie la aŭtoritatoj enkondukis trudizolon prevente al la nuna pandemio, tie multiĝis la kazoj de feminicido; kvazaŭ resti enfermita hejme favorus la krizon de la paroj kaj stimulus virojn al la mortigo de la partnerino.

“Bonŝance la fenomeno restas nekonata en Esperantio, kiu pormomente konas nur kreskon de kazoj de ordinara molestado. Sed estas bedaŭrinde ke esperanto-asocioj kiuj deklaras sin progresemaj tamen ignoris ĉi tiun tagon” deklaris sen. Manuela Blanco, vickonsulo pri socialaj aferoj, esprimante sian solidarecon al Feminisma Esperanta Movado, aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito.

Krom eraro, la Esperanta Civito estas la sola subjekto en Esperantio kiu memoris pri ĉi tiu Tago kaj publike esprimas engaĝon por kulturo sen perforto kontraŭ virinoj, prioritata celo de la civitaninoj en FEM.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.