La degenero en Palestino relanĉas hilelismon

HeKo 876 7-E, 10 jun 25

(…) Ni scias ke la historia graveco de Zamenhof ne ŝuldiĝas nur al la inventita lingvo, sed ankaŭ al propono pri solvo de la hebrea demando, tiu hilelismo alternativa al Haskalà, Bund, cionismo, solvoj kiujn li bone konis. Solvoj kiuj kupliĝis al lingvoj: klerismanoj identiĝis per la lingvo de la ĉirkaŭa nacio, Bundanoj per la jida aŭ jud-germana, cionistoj iom post iom per la novhebrea, kaj hilelismo/homaranismo per esperanto. Klerismo dissolviĝis en la asimilado, Bund en la sovetia revolucio kaj la fiasko de la Teritorio de la Judoj en Birobiĝano, homaranismo restis framasoneca projekto; nur cionismo kreis realaĵon, laŭ la teorio de Herzl: la juda ŝtato.
La fundamenta principo de cionismo estas la neceso havi ŝtaton, ĉar sen propra ŝtato la hebreoj neniam estos sekuraj. Efektive la ekesto de Ligo de Nacioj ŝajne pravigis ĉi tiun tezon: en la intermilita Pollando la minoritatoj povis protesti ĉe la internacia komunumo, ĉar ili povis referenci al iu naciŝtato najbara al Pollando, dum hebreoj (kaj ciganoj) ne. Sed se la idealo estas lando kie pogromo ne povus okazi, la 7a de oktobro 2023 dementis ĝin en Israelo mem. Kaj se en tiu lando devus esti demokratio, tro malfacile estus evoluigi demokration en reĝimo de okupacio. Zamenhof antaŭvidis ke ĉiu solvo naciisma kondukos al sanga konflikto: li pensis pri konflikto ene de la otomana imperio, ĉar tiu ankoraŭ regis en Palestino, eĉ la palestinanoj estis la araboj plej lojalaj al la Sublima Pordo.
(…)
Zamenhof, kiu unue konsentis pri la migro kaj koncentriĝo de la hebrea diasporo en ekstereŭropan teritorion, fine pensis ke la hebreoj devus resti kie ili estas, kie ili naskiĝas, emfazante novan kosmopolitecon. Ĉiuj estos homaranoj, unuavice la hebreoj,  unuavice la esperantistoj. Unue li esperis en siaj sametnanoj, due en la esperantistaro, laste en la framasonaro. (…) Li strebis solvi la hebrean demandon per la rezigno pri hebreeco paralela al la rezigno pri franceco, germaneco, ruseco ktp, kaj per la subteno de “neŭtrala”, sed daŭre abrahamida, monoteismo. Lia vizio ne inkluzivis interajn ŝtupojn, nur proponis la finan rezulton; li eĉ ne atingis la unuan organizan fazon, per kongreso de homaranoj.
Finfine la tragedia historio de la XX jarcento lasis nur cionismon kiel solvon de la hebrea demando, kio fakte signifis ne veran solvon, sed translokon de la problemo ekster Eŭropon, kun novaj trajtoj.
Jam en 1901 Zamenhof agnoskis ke necesas krei avangardan popoleton por realigi hilelismon, kaj tia popolo formiĝos tra la tuta pasinta jarcento kiel loza diasporo danke al la kulturo kies portanto estas esperanto mem. Tiu koncepto resumiĝas en raŭmismo. Tamen la raŭma vojo ne kondukas al la kreo de propra ŝtato: nek nova naciŝtato nek okupota lando. La solvo estas la transnacia eksterteritorieco: nome la Esperanta Civito ne forigas la nacian radikon nek plu prioritatigas ĝin, sed aldonas novan identecon transnacian, kies teritoria referenco ne estas lando, sed povus esti la “Esperanto-Domoj”, kvazaŭ ambasadoj ĝuantaj rajton eksterteritorian. 
Laŭ tiu paradigmo, la hebreoj ne estus bezonintaj okupi Palestinon, sed nur rekonstrui tie templon, kun muzeo, arkivo, biblioteko kaj bonfaraj institucioj, sur ne pli ol 0,4 kvadrataj kilometroj, kiel la Vatikano; kaj krei ne ŝtaton, sed subjekton de internacia juro, kies ambasadoj/nunciejoj ĝuus la eksterteritoriecon, kiel okazas ankaŭ kun la konstruoj de la Maltaj Kavaliroj. Laŭ tiu paradigmo, la nuna Israelo fariĝis antihistoria realaĵo, ĉar bedaŭrinde la cionisma projekto ne povas eviti perforton.
(Giorgio Silfer)

Legu la tuton en “Heroldo de Esperanto”

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.