La demisio de Baltasar malfermas novan fazon en TEJO

HeKo 669 6-A, 3 jan 18

Subite demisiis la prezidanto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, Enric Baltasar (pseŭdonimo de Pau Codina Alemany). Lia prezido daŭris malpli ol kvin monatojn kaj ĉesis post (ĉu pro?) konflikta decido de la TEJO-Komitato, kiu rifuzis al li ofici kun honorario en Roterdamo, kiel kunordiganto de la surloka junulara stabo.

La kunordigado de tiuj laborfortoj restas problema; krome la eksiĝo de s-ro Baltasar levas demandon ankaŭ pri la preparado de la Internacia Junulara Kongreso 2018 en Hispanio.

TEJO havas du vicprezidantojn, kiuj teorie povus gvidi la asocion sen prezidanto ĝis novaj elektoj dum tiu IJK.

Per nefermita letero Enric Baltasar atribuas sian demision al neprecizigitaj “personaj kialoj”. La letero, cetere, vekas perplekson pro sia dense finvenkisma stilo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.