La estona kazo en la PEN-mondkongreso

HeKo 333 8-B, 6 jul 07

Laŭ invito de la prezidantino, Kata Kulavkova, hodiaŭ la delegito de la Esperanta PEN prezentis al la Komitato pri Tradukado kaj Lingvaj Rajtoj dum la PEN-mondkongreso en Dakaro tion, kion oni nomas “la estona kazo”.

Pro la lingvoleĝo en Estonio (sed simile ankaŭ en aliaj baltaj respublikoj) la ruslingva minoritato suferas pro lingva diskriminacio. UN, Konsilio de Eŭropo kaj Amnestio Internacia interesiĝas pri la kazo. Tamen c-ano Giorgio Silfer ne limiĝis je la ekzemplo: li kaptis la okazon por altiri la atenton de la komitato al la novaĵo de deviga lingvokono por akiri la ŝtatanecon en diversaj landoj de Eŭropa Unio. Interalie tio donis la okazon unuafoje trakti, dum la PEN-kongreso, la nocion de “ius sermonis”.

La raporto estis transdonita al la Buroo por plia traktado.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.