Hieraŭ okazis la monata kunsido de la Kapitulo, sub la prezido de sen. Lorena Bellotti, Konsulino; ne partoprenis la vickonsuloj engaĝitaj en Lesjoforso, kie la retaliro ne estas perfekta, kvankam pri Skandinava Esperanto-Domo la Kapitulo ricevis detalan informon, kaj pri la nuna flegado fare de Civila Esperanta Servo kaj pri la perspektivoj de Esplora Instituto de Esperantologio.
La vickonsulo pri informado raportis pri la produktado de la sigelmarkoj, kio donis la okazon ekzameni la situacion de la establoj malmulte aktivaj. Konsultiĝo pri la publikaj rilatoj en Japanio kaj Suda Koreio enfokusigis la situacion en la fora oriento.
Estis koncize monitorata ankaŭ la ekspansio en la virtualo, kun laŭdoj pri la ĉeesto en Instagram kaj Telegram-kanaloj kaj precipe pri la kvalita kresko de la retejo literaturafoiro.com. La Esperanta Civito transprenas la proprieton de la retejo civito.net, kiu fontis el privata iniciato. Estis negativa rimarko pro malsufiĉa ĉeesto en MiaVivo.
KCE informis pere de la vickonsulo pri klerigado rilate al la partopreno en la ALTE-konferenco en Lisbono la venontan novembron kaj rilate al aliaj kunvenoj kuplitaj ĉu al ALTE ĉu al Konsilio de Eŭropo.
La Kapitulo ne libertempos: venonta kunsido je 15 julio 2026.