La Kapitulo kunsidis pri UN kaj EU, kongresoj, bibliotekoj, Domoj

HeKo 841 1-C, 17 jul 24

La Kapitulo kunsidis hodiaŭ en Ĉaŭdefono sub la prezido de la Vickonsulo, sen. Giorgio Silfer. Du tagorderoj estis traktitaj kun invitita stabano, c-ano Alessio Giordano. La unua koncernis la rilatojn kun Unuiĝintaj Nacioj: la Kapitulo rimarkis paralelismon inter la sinteno “se mortas UEA, mortas esperanto” kaj la sinteno “Sen UN, esperanto ne havas ŝancon”; kaj konstatis ke ambaŭ estas malrealismaj.  La dua koncernis la ekspansion de la Civita konsorcio en la virtualo; aprezinte lastatempan progreson, la Kapitulo starigis fakrondon por la flegado de ĉiuj retejoj kaj la ĉeesto en sociaj retoj.

La vickonsulo pri internaj aferoj raportis pri la preparo de la censado de la 30a de novembro, pere de la nuna kontrolo pri ĉiuj balotejoj laŭ la Registro. La kongresa buroo raportis pri la stato de gravaj eventoj ene de la konsorcio, kaj unuafoje pri Esperanta Konferenco pri Afriko (jarfine 2025 en Bujumburo).

La vickonsulo pri financoj raportis pri la evaluoj de la nemovebaĵo de KCE en Svislando.

La Kapitulo donis verdan lumon al la edikto por la apliko de direktivo Mühlemann, kiu petas Kulturan Centron Esperantistan funkciigi komisionon por la plenumo de sep taskoj, kaj proponi al la Forumo kelkajn modifojn en la direktivo, fare de ĝia forumano.

Laŭ propono de la vickonsulo pri bibliotekoj kaj arkivoj, biblioteko Hector Hodler estas forigita el la listo de la deponrajtaj. Suspendita estas ankaŭ CDELI, pro malklara destino. Biblioteko Conde Rey en Tanganika Esperanto-Instituto  ne estas akceptita ĉar ankoraŭ sen katalogo kaj preciza horaro; tamen estas rekomendinde sendi al ĝi ĉiun novaĵon.

La Kapitulo ree kunsidos 21 aŭgusto 2024.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.