La Kapitulo kunvokita meze de septembro

HeKo 770 8-C, 3 sep 21

La Konsulo de la Esperanta Civito, sen. Riichi Karibe, kunvokis la Kapitulon al ordinara skajpa kunveno, 15 septembro 2021. Temas pri la unua kunveno post la Parlamenta sesio en Loklo, 9 aŭgusto 2021, kaj ĝi estos grandparte dediĉita al la apliko de la decidoj tie faritaj.

Krom tio la tagordo proponas novaĵojn rilate al la homaj resursoj kaj al la nemoveblaĵoj, konsultiĝon pri la bibliotekoj kaj diskuton pri Civila Esperanta Servo. Oni atendas ankaŭ raporton de la matrikulisto pri la produktado de legitimiloj.

La Kapitulo sekvas kun atento la evoluon de la situacio en kelkaj internaciaj esperanto-organizoj: en la sama semajno la Komitato de la Universala devus decidi pri la vendo de Nieuwe Binnenweg 176 kaj praktike fermi la “nederlandan” epokon por malfermi “slovakan”; tamen la rezistoj de la interna minoritato estas tre fortaj, kaj la risko de peza kolizio ŝajnas tre granda.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.