La Konsulo enfokusigis en Romo la afrikan strategion

HeKo 669 3-C, 31 dec 17

Reveninte al Eŭropo el Burundio, la Konsulo de la Esperanta Civito plenumis diversajn engaĝojn en kaj apud Romo, ankoraŭ rilate al Afriko.

La 29an de decembro ĉe la Roma Esperanto-Grupo, kune kun c-ano Tihomir Lovriĉ, sen. Giorgio Silfer faris la punkton pri la situacio en la nigra kontinento, kun publiko multnombra malgraŭ la libertempa periodo. Ĉeestis ankaŭ c-ino Perla Martinelli, vickonsulo pri informado, kaj sen. Franco Levi, de la Verda grupo. La kunvenon enkondukis la prezidanto de REG, s-ro Giorgio Denti.

Dum la postaj tagoj en Toskanio la Konsulo enfokusigis la strategion de la Civito en Afriko kune kun eksambasadoro Leonardo Baroncelli, geopolitika konsilisto. Ili ankaŭ preparis la akordan protokolon kiu ebligos reprezentivon por la Civito ĉe UN.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.