La Konsulo proponas parlamentajn sesiojn por 2018/2019

HeKo 686 8-C, 4 aug 18

La Konsulo konsultas ĉi-semajnfine la senatajn grupestrojn (Julio Herrero, por la verda grupo, kaj Anna Bartek, por la blanka) cele al la kunvoko de la parlamentaj sesioj 2018/19.

Li proponas ke ambaŭ branĉoj de la Parlamento kunvenos en Buĵumburo (Burundio) fine de decembro 2018, koincide kun la 5a Afrika Esperantologia Semajno apud la Tanganika Lago, kaj en Salò (Italio) fine de majo 2019, koincide kun aranĝoj de Esperanta Naturamikaro kaj Itala Interlingvistika Centro apud la Garda Lago.

La propono montras egalan respekton al Afriko kaj Eŭropo, fare de la Esperanta Civito.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.