La Kortumo renovigota en junio 2021

HeKo 741 2-C, 19 aŭg 20

La elektoj por la arbitracia instanco de la Esperanta Civito okazos en junio 2021, koincide kun la sesio de la Parlamento, kies pariteta branĉo, nome la Forumo, havas la ekskluzivan rajton baloti. Tion decidis hodiaŭ la Konsulo, kun la plena apogo de la Kapitulo, aplikante la koncernajn normojn.

Konsekvence eblas kandidatigi al la Kortumo ĝis 15 decembro 2020, adresante retmesaĝon al kortumo ĉe esperantio.net.

La forumanoj ricevos balotilon venontjare, per kiu eblos voĉdoni perkoresponde, kaze de nepartopreno fizika en la parlamenta sesio, okazonta en Razgrado (Bulgario).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.