“Literatura Foiro” proponas grafike interesajn kovrilojn, lige kun temo komuna al la tuta jarkolekto: por 2022 estis la jubileo de “Literatura Mondo”, pri kiu eblas spekti aŭstralian prelegon de c-ano Giorgio Silfer: https://www.youtube.com/watch?v=juGUWFz_ca4 kaj por 2023 la temo estos la kultura kontribuo de la esperanto-kongresoj.
“La kongresoj kontribuas diversmaniere al la evoluo de nia kulturo. En ses eseoj LF analizos la specifan rolon de UK, IJK, SAT-kongreso, KEF kaj aliaj (kiel ILF kaj IEK)” anoncas la ĉefredaktoro, c-ino Perla Martinelli. En la februara numero la Universala Kongreso situas en la fokuso: kiuj estas la ĉefaj valoroj peritaj aŭ kreitaj de UKoj?
“La plej gravaj ŝajnas du” diras d-ro Silfer, aŭtoro de la unua eseo, “la disvolvo de retoriko kaj la evoluigo de teatro en nia lingvo.” Efektive ĉiuj niaj ĉefaj oratoroj (krom unu) estas UK-festparolintoj: Zamenhof, Privat, Lapenna, Tonkin ŝajnas nesuperita pokero. Kio (mal)similas en ilia retorika arto?
Pli komplika la rilato kun teatro, kiu certe gajnas el la ekzisto de vasta UK-publiko, sed ankaŭ suferas, ĉar tiu publiko estas iom aparta, ŝatas iun ĝenron kaj malŝatas alian. Ekzemple la kabaredo de “Literatura Mondo” fiaskis en UK, kaj tial Raymond Schwartz ĉiam evitis kabareti dum Universala Kongreso (krom unu fojo, kun specifaj kondiĉoj, sed la eko de la dua mondmilito nuligis la kongreson).